Malferma Peto pri Ĉi-jara Komuna Seminario(Esperante)

Estimata

Komuna Seminario (sube: KS), la festo de junuloj kiuj uzas Esperanton en Azio, kaj kiu estas okazigata ĉiujare en lando inter Japanujo, Koreujo, Vjetnamujo kaj Ĉinujo okazos en Ĉinujo. Por la internacia oportuno ekde la lasta somero, ni Shin (E-nome: Mondero), la prezidanto de Koreio Esperanto-Junularo, Nep(E-nome: Nepo), la prezidanto de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo kaj Seŝimo, la prezidanto de Japana Esperanto-Junularo ripete diskutis pri la okazaĵo.

“La fino de Decembro”: tio estas memdecido de la ĉina flanko okazigi ĝin, sed ni falis en urĝan pro tio, ke la organizo ankoraŭ ne sufiĉe oferas ĝian informon al ni, kaj aliflanke ĝi petis nin varbi partoprenontojn. Tamen ni havas malpli unu monaton jam.

Kiam mi mallonge kaj klare esplikas nunan situacion, la ĉina flanko petas al ni ke ni varbu homojn kaj raportu, kiom da aliĝantoj envenas en KS de Chongqing . Tamen, ni trilandaj prezidantoj de la junulara organizo ne pensas konstente pro manko de informo, ke Ĉinujo plenumis sian rolon por okazigi KS, kaj estas neeble kolekti aliĝantojn, ĝis kiam la respondeca lando malfermas sufiĉan kaj taŭgan informon, por ke ni povu klarigi al E-junuloj en nia lando. Sekve per la jena malferma petletero al la ĉina flanko ni deklaras, ke ni petas publike al la organizon plidoni informon(ekz: ejo de la seminario, partoprena kosto, aliĝmaniero, kontaktadreso, ktp.) kaj plibonigi informan cirkaŭejon pri KS-rilato.

Ni esperas, ke vi kun vasta kaj profunda koro komprenus nian volon, ke ni ne intencas kulpigi Ĉinujon per la publikigo de la peto, ĉar ni komprenas, kiom ĝi daŭre klopodas por nia KS kaj kiom ĝi hastegas, kiam ni tralegas retmesaĝojn ripete senditajn.

“Kiel ni povas kunlabori kun Ĉinujo kaj sukcesigi KS?”

Niaj agoj havas la supran celon. Tial, tiu sendo de ĉi-tiu publikigita letero estas la rezulto, ke ni trilandaj reprezentantoj diskutis pri nia agado por pli bona KS kaj la sukceso de nia KS en Ĉinio trans la landlimoj kaj lingvoj, sed per nur unu sola lingvo, Esperanto. Krome, antaŭ ĉio la kialo, kial ni diskonigis la peton en la “publika” formo estas, ke ni havas komune respondecon informi al junuloj, kiel KS progresas nun, kiuj lernas Eon / estas lernantaj Eon kaj al kiuj interesas KS ekstere de la 4 lando.

Ni daŭre agadas kaj persistas por la serĉado de pli bona solvmaniero kaj traktadas kun la ĉinflanko ĝis plia informo el Ĉinio estas diskonigata aŭ pli bona propono estas sugestata de la LKK-anoj de Ĉinujo.

Mi bedaŭras, sed mi petas pacienco al vi ankoraŭ iomete pli longe.

Sincere

SEŜIMO Masaja
Prezidanto, Japana Esperanto-Junularo
2017/12/07 Esperante

コメントを残す

メールアドレスが公開されることはありません。 * が付いている欄は必須項目です